Laborista Partio (Norvegio)

La Laborista Partio (norvege Arbeiderpartiet) estas socialdemokrata politika partio en Norvegio. La partio estas la superaro de la triparta koalicio ruĝa-verda en la dua ministraro de Jens Stoltenberg, kiu estis 2005–2013 la ĉefministro de Norvegio. La Norvega Laborista Partio devontigas sin al socialdemokrataj idealoj. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu" (norvege: Arbeid til alle). Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utøya, la 22-an de julio 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Mette-Marit.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search